La purpura legendo ĉe la montpiedo de la Helan-Montaro
Ema Publikigita: 2023-11-03 10:38:53

La produktareo ĉe la orienta montpiedo de la Helan Montaro estis inkludita en la Gazeton de Monda Vina Mapo (World Wine Map Magazine) en 2013.

Dum la pasintaj tridek jaroj, la gruzokovrita gobia dezerto transformiĝis al la plej granda vinberkultiva regiono de Ĉinio. Ĉi tiu juna produktejo kun nur pli ol dek jaroj da historio, nuntempe havas 583 000 muojn da vinberoj por vinfarado kaj pli ol 200 vinfarejoj.

Nun, entute 350 000 muoj da dezerto ĉe la orienta montpiedo de la Helan-Montaro fariĝis oazo de vinberejoj. Ĉi tiu senviva loko revigliĝas. Homoj ĉi tie alportas vivon al la malbona medio kaj sendas esperplenan signalon al la ekstera mondo por aktive trakti la vivmedion.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree