Xi Jinping sendis leteron al 5a Konferenco de Ĉina-Usonaj Ĝemelaj Urboj
Pluveta Publikigita: 2023-11-03 18:54:42

La 3an de novembro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis leteron al la 5a Konferenco de Ĉina-Usonaj Ĝemelaj Urboj.

Xi montris, ke la fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono baziĝas sur la popoloj, kaj la fonto de forto sur la amikeco inter la homgrupoj. Ĝemelaj provincoj-ŝtatoj kaj ĝemelaj urboj estas gravaj platformoj por profundigi amikecon kaj atingi kungajnan kunlaboron. Ĝis nun 284 paroj formiĝis ekde la unua paro starigita en 1979. En la pasintaj 40 jaroj la intima kunlaboro inter la ĝemelaj provincoj-ŝtatoj kaj ĝemelaj urboj akiris riĉajn fruktojn kaj alportis realajn interesojn al la du popoloj.

Xi emfazis, ke la Konferenco de Ĉina-Usonaj Ĝemelaj Urboj estas grava mekanismo por interŝanĝoj, kaj ĝi ludis pozitivan rolon por antaŭenigi disvolvon kaj kunlaboron inter la ĝemelaj urboj. Li alvokis la partoprenantojn de la konferenco daŭre servi kiel ponto por interŝanĝoj, ebligante al la provincoj-ŝtatoj kaj urboj ludi pli grandan rolon por antaŭenigi la solidan kaj stabilan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj kaj plifeliĉigi la du popolojn.

La konferenco, kun la temo "Konstrui Verdajn Urbojn por la Homoj", estas kungastigata de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la provinca registaro de Jiangsu.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree