Ĉinaj ŝancoj refoje kunigas malnovajn amikojn en ĈIIE
CMG Publikigita: 2023-11-03 20:44:55

“Ni jam ĉeestis al la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en la ses sinsekvaj jaroj kaj estas malnovaj amikoj de ĈIIE. Ni kredas ke ĉi-foje ni rikoltos pli multe da ŝancoj.” La 3an de novembro Yang Zhenyu, ĉefa administranto de la ĉina sektoro de la singapura kompanio Dole esprimis al raportisto de Ĉina Komunikila Grupo sian atendon pri la sesa ĈIIE.

La sesa ĈIIE okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo, Ĉinio, kaj ĝiaj preparaj laboroj jam estas pretaj. En la venontaj kelkaj tagoj ĉ. 3 400 entreprenoj el 154 landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj partoprenos en la ekspozicio. Estas notinde, ke el ĉ. 3 400 entreprenoj pli ol 1 500 asociiĝas al la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo, kaj ke ĉ. 3 400 entreprenoj eĉ multaj, same kiel la kompanio Dole, jam sesfoje ĉeestis al ĈIIE kaj estas malnovaj amikoj de ĈIIE.

Okaze de la sesa ĈIIE, la kunlabora projekto nomata “Silkovoja Elektronika Komerco”, kiu estas grava elpaŝo por subteni la kunkonstruadon de la Zono kaj Vojo, instaliĝis en Ŝanhajo. Nemalmultaj entreprenoj esprimis la esperon, ke la iniciato Zono kaj Vojo estu seninterrompe progresigata kaj ebligu al pli multe da partneroj dividi la fruktojn el la Zono kaj Vojo.

Kiam la sesa Ĉina Internacia Importa Ekspozicio inaŭguriĝos, la senco “dividi ĉinajn ŝancojn” do prezentos sian enhavon pli profundan kaj pli riĉan.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree