Xi Jinping videe intervidiĝis kun germana ĉefministro
Pluveta Publikigita: 2023-11-03 20:57:42

La 3an de novembro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping videe intervidiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz.

Xi Jinping montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio eniris siajn duajn 50 jarojn. Kiel ĉiuflankaj strategiaj partneroj, Ĉinio kaj Germanio antaŭeniras kune en la spirito de reciproka profito kaj kungajno, kaj kreskas kune en la spirito de reciproka lernado. Tio estas valora sperto pri la glata disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio dum la lastaj jardekoj kaj estas inda je ambaŭ flankoj. La ĉina-germana kunlaboro estas malferma kaj pragmata, kaj ĝi konstante riĉiĝas kaj disvolviĝas. Nuntempe la ĉina-germana komerco senĉese disvolviĝas, dudirekta investa entuziasmo altiĝas, kaj kunlaboro inter la du landoj fariĝis pli fortika, solida kaj dinamika. La du landoj starigis dialogan kaj kunlaboran mekanismon pri klimata ŝanĝiĝo kaj verda transformiĝo. La unua dialogo povas okazi kiel eble plej baldaŭ por antaŭenigi profundigon de kunlaboro inter la du partioj en la kampoj de klimata protekto, verda transformiĝo, media regado, protektado de biodiverseco, kaj plifortigi interŝanĝojn inter junularoj, lokaj registaroj kaj ĝemelurboj. Ĉinio antaŭenigas ĉinstilan modernigon kun altkvalita disvolviĝo kaj antaŭenigas komunan disvolviĝon de la mondo kun altnivela malfermo. Antaŭ nelonge Ĉinio proklamis 24 politikojn kaj rimedojn por optimumigi la eksterlandan investan medion. En la tria Forumo de "Zono kaj Vojo" por Internacias Kunlaboro Xi anoncis la forigon de limigoj al eksterlanda investa aliro en la manufaktura sektoro kaj la pluan akcelon de altnivela malfermo de translima serva komerco kaj investo, kaj aliaj gravaj iniciatoj, kiuj liveros pli grandajn ŝancojn por reciproke utila kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio. Pli ol 130 germanaj kompanioj partoprenos en la 6-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu estas konfida voĉdono de germanaj kompanioj pri la disvolviĝo de Ĉinio. Oni esperas, ke Germanio ankaŭ aliĝos al alta nivelo de dudirekta malfermiteco por ke ĉinaj kompanioj kunlaboru en Germanio. Oni kredas, ke ĉin-germana kunlaboro plu liberigos grandegan potencialon kaj profitos al la du popoloj.

Scholz diris, ke dum la vizito al Ĉinio en lasta novembro li kaj Xi Jinping faris profundan interŝanĝon kaj atingis multajn komunajn konojn. Germanio volas daŭrigi la dulandajn amikajn rilatojn, senĉese profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj esperas, ke germanaj entreprenoj gajnos pli grandan sukceson en Ĉinio. Germanio volas kunlabori kun Ĉinio por faciligi interŝanĝojn pri vizo kaj personaro kaj intensigi interhomajn kaj kulturajn interŝanĝojn. Germanio volas antaŭenigi pozitivan disvolviĝon de la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree