Xi intervidiĝis kun greka ĉefministro
Pluveta Publikigita: 2023-11-03 20:53:26

La 3an de novembro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis en Pekino.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Grekio estas partneroj de la kunkonstruado de la “Zono kaj Vojo”, kiuj antaŭenigas interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon el civilizacioj. Dum duonjacento post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj la ĉina-grekaj rilatoj ĉiam sane disvolviĝis kaj tenas novecon. Ĉinio alte ŝatas la tradician amikecon kun Grekio kaj volas kune kun Grekio persisti en strategia gvidado, malfermo kaj kunlaboro kaj antaŭenigi la ĉina-grekan ampleksan strategian partnerecon kun nova brilo.

Mitsotakis diris, ke estas klara la memoro de la greka popolo pri la sukcesa vizito de Xi Jinping al Grekio en 2019. Ekde tiam la greka-ĉinaj rilatoj tenas fortan disvolvan tendencon. Estas riĉaj la fruktoj de la dulanda ekonomia kunlaboro. La projekto Piraeus-haveno fariĝis sukcesa ekzemplo de reciproke utila kunlaboro inter Grekio kaj Ĉinio, kiu profitigas la du popolojn. Grekio volas kunlabori kun Ĉinio por daŭre antaŭenigi altkvalitan komunan konstruon de la "Zono kaj Vojo", plue ekspluati potencialon, kaj plivastigi reciproke utilan kunlaboron en transporto, pura energio kaj aliaj kampoj. Li esperas, ke pli da grekaj produktoj eniros la ĉinan merkaton kaj bonvenigos pli da ĉinaj turistoj al Grekio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree