Por trakti nuklepoluitan akvon de Japanio necesas aranĝi efikan internacian monitoradon
CMG Publikigita: 2023-11-03 18:59:35

Lastatempe en la unua nuklecentralo de Fukushima, Japanio, okazis akcidento de disŝprucado de radioaktiva likv-elĵetaĵo, kaj tio vekas grandan atenton. Tuj post la akcidento Japanio planis startigi triafojan ellasadon de tia akvo de Fukushima en maron.

Spite al la forta protesto de la internacia komunumo, aŭguste de la kuranta jaro Japanio ekigis planon ellasi malpuran akvon en maron, kio fakte estas senrespondeca ago kaj transdonas danĝeron de nuklea poluado al la tuta mondo. Tiu ĉi akcidento de disŝprucado de likvo, kiu estas radioaktiva, des pli pruvas, ke la administrado de Japanio pri la nuklepoluita akvo estas senorda kaj nekapabla. La japana registaro kaj la tokia kompanio ne indas je fido de la publiko ĉu enlanda ĉu eksterlanda, do por trakti la nuklepoluitan akvon de Japanio necesas aranĝi efikan internacian monitoradon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree