Xi sendis kondolencan mesaĝon al nepala prezidento pro forta tertremo
Ema Publikigita: 2023-11-05 11:57:15

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis kondolencan mesaĝon al nepala prezidento Ram Chandra Poudel pro la forta tertremo en Nepalo.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke li estas konsternita informiĝinte pri la forta tertremo en la provinco Karnali de Nepalo, kiu kaŭzis grandan kaj seriozan vundon kaj morton de homoj kaj propraĵan perdon.

Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en sia propra nomo, Xi esprimas profundan kondolencon pro tiuj mortigitaj en la okazaĵo kaj sinceran simpation al iliaj familioj. 

Li kredas, ke sub la gvidado de la prezidento Poudel kaj nepala registaro, la nepala popolo povos venki la malfacilojn de la tertremo kaj rekonstrui siajn hejmojn kiel eble plej baldaŭ. Li aldonis, ke Ĉinio volas liveri necesan katastrofan helpon al Nepalo.

En la sama tago, ĉina ĉefministro Li Qiang sendis kondolencan mesaĝon al la nepala ĉefministro Pushpa Kamal Dahal.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree