Kiel ĈIIE akcelas pli bonan komunan prosperon de Ĉinio kaj mondo?
Yu Publikigita: 2023-11-06 18:45:29

"Ni profunde sentis la decidon de Ĉinio pri persisto en altnivela malfermo kaj ĝian respondecon kaj agojn por antaŭenigo de la tutmonda ekonomio kaj tutmonda komerca kunlaboro," diris tutmonda vicprezidanto de la usona firmao Johnson & Johnson, Song Weiqun, al raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo, post kiam li vidis gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping al la sesa Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Song emfazis, ke la kompanio vastigos sian komercon en Ĉinio.

Prezidanto por Nord-Azio kaj ĝenerala direktoro en Ĉinio de la firmao L’ORÉAL, Vincent Boinay, diris: "La ĈIIE liveras al ni novajn ŝancojn por la enkonduko de pli da markoj. En la pasintaj kvin jaroj ni enkondukis pli ol dek novajn markojn. Ĉi tio estas grava kialo por la sukceso de L’ORÉAL en Ĉinio. " La ĈIIE estis okazigita kvin fojojn ekde 2018. La totala komerca sumo atingis 350 miliardojn da usonaj dolaroj. Malnovaj kaj novaj amikoj vizitis la ekspozicion. Ĉi tio estas la plej bona pruvo, ke Ĉinio plenumis siajn promesojn kaj kontinue antaŭenigis la malfermon.

La tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro sukcese okazis lastatempe en Pekino. Ĉinio prezentis ok kampanjojn por altkvalita komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, inkluzive de la subteno al la konstruado de malferma tutmonda ekonomio.

Inter la 72 partoprenantoj en la ŝtata ekspozicio kadre de ĉi-jara ĈIIE estas 64 partneroj de la iniciato Zono kaj Vojo. Pli ol 1 500 el la pli ol 3 400 tutmondaj firmaoj en la kompania ekspozicio estas rilataj kompanioj el la partneraj ŝtatoj. Diversaj ordonoj signifas plibonigon de la vivkondiĉoj de la loĝantaro. La jutaj metiaj produktoj el Bangladeŝo eniris la ĉinan merkaton per la ĈIIE, ekzemple, kaj tio donis al multaj lokaj familioj la ŝancon ŝanĝi sian sorton.

En la venontaj kvin jaroj, la importa kaj eksporta sumo de la ĉina serva komerco espereble superos kvin duilionojn da usonaj dolaroj. Kiel la unua ŝtatnivela ekspozicio de la mondo kun la temo de importado, la ĈIIE kontinue elvolvos avantaĝojn de malfermo kaj liveros platformon por la komerca vastiĝo de alilandaj kompanioj en Ĉinio. Ankaŭ la enorma ĉina merkato fariĝos granda merkato, kiun la mondo dividas. Ĉi tio ebligas al Ĉinio kaj la mondo subteni unu la alian por komuna prospero.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree