Xi renkontiĝs kun aŭstralia ĉefministro
Yu Publikigita: 2023-11-06 21:52:50

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese lunde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Aŭstralio estas ambaŭ azi-pacifikaj landoj kaj gravaj membroj de G20, kun neniu historia plendo aŭ fundamenta konflikto de interesoj, sed ĉiuj kialoj por esti partneroj de reciproka konfido kaj reciproka atingo. Li alvokis la du flankojn teni sin al la ĝusta direkto de duflankaj rilatoj meze de la profundaj ŝanĝiĝoj en la mondo.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Aŭstralio devas sekvi tendencon de la epoko, procedi de la komunaj interesoj de la du landoj, strebi al duflankaj rilatoj, kiuj prezentas traktadon unu al la alia sur egaleco, serĉi komunan punkton dum flankenmeto de diferencoj kaj reciprokprofitan kunlaboron, kaj antaŭenpuŝi la ĉina-aŭstralian ampleksan strategian partnerecon. Li alvokis ambaŭ flankojn plene elvolvi la potencialon de la Ĉina-Aŭstralia Liberkomerca Interkonsento, vastigi kunlaboron en novaj kampoj kiel klimata ŝanĝiĝo kaj verda ekonomio, subteni la tutmondan kaj regionan liberkomercan sistemon kaj liveri bonan komercan medion al investado kaj funkciado de kompanioj.

Albanese diris, ke la du flankoj devas respekti unu la alian, esti egalaj kaj profitigi unu la alian, resti en komunikado, plibonigi komprenon kaj kunlaboron kaj atingi kungajnajn rezultojn. Li diris, ke la ĉina popolo rajtas disvolviĝi, kaj li ĉiam estas optimisma pri la ekonomio de Ĉinio. Li diris, ke Aŭstralio persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj pretas labori kun Ĉinio por antaŭenigi la konstantan disvolviĝon de duflankaj rilatoj, plifortigi ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn, plibonigi kunlaboron pri pura energio kaj klimata ŝanĝiĝo kaj alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj. Li esprimis volon antaŭenigi komunikadon kun Ĉinio pri regionaj aferoj, inkluzive de la Forumo de Pacifikaj Insuloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree