Xi Jinping adresis gratulan leteron al unua Konferenco de Sciencteknologiaj Interŝanĝoj de Zono kaj Vojo
Mirinda Publikigita: 2023-11-06 14:53:55

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping adresis gratulan leteron al la unua Konferenco de Sciencteknologiaj Interŝanĝoj de la Zono kaj Vojo.

Xi diris, ke sukcesa okazigo de la tria Forumo de Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro kaj kuna konstruado de la Zono kaj Vojo eniris novan etapon de altkvalita disvolvo. Sciencaj kaj teknologiaj kunlaboroj estas grava konsistiga parto de kunlaboro pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Ĉinio plue disvastigos la spiriton de la Zono kaj Vojo kun kerno de paca kunlaboro, malfermo kaj inkluziveco, reciproka lernado, reciproka profito kaj kungajno, profunde efektivigos agadplanon de sciencteknika novigo de la Zono kaj Vojo, antaŭenigos internaciajn interŝanĝojn pri sciencteknika novigo, ekspluatos novan potencialon de kreskado kun aliaj landoj, ekscitos kunlaboran potencialon pri novigo, fortigos novan partnerecon, akcelos profitigon al popoloj de ĉiuj aliaj landoj per novigaj fruktoj, helpos altikvalitan disvolvon de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenigos konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Tiutage en la municipo Chongqing inaŭguriĝis la unua Konferenco de Sciencteknologiaj Interŝanĝoj de la Zono kaj Vojo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree