Xi renkontiĝis kun sudafrika vicprezidento
Yu Publikigita: 2023-11-06 21:51:12

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sudafrika vicprezidento Paul Mashatile lunde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 25an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko, kun la eniro de duflankaj rilatoj en la “oran epokon”.

Dum la kvara ŝtata vizito al Sud-Afriko en aŭgusto, prezidanto Xi kaj prezidento Cyril Ramaphosa konsentis, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko devas esti strategiaj partneroj kun altnivela reciproka konfido, disvolvaj partneroj, kiuj progresas kune, amikaj partneroj, kiuj ĝuas reciprokan komprenon, kaj tutmondaj partneroj kun devontigo al justeco.

Xi esprimis la volon de Ĉinio kune labori kun Sud-Afriko kaj aliaj afrikaj landoj por efektivigi la tri iniciatojn de Ĉinio pri subteno al la industriigo, agrikultura modernigo kaj talentula disvolviĝo de Afriko, kaj ankaŭ la ok gravajn paŝojn por subteni altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo, krei nombron da altnivelaj, daŭrigeblaj kunlaboraj projektoj, kiuj profitigas la vivtenon de popoloj, klopodi por pli strategia kaj daŭripova ĉina-afrika kunlaboro kaj antaŭenigi la konstruadon de altnivela ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Mashatile diris, ke la sukcesa ŝtata vizito de prezidanto Xi al Sud-Afriko en aŭgusto plue firmigis la tradician amikecon inter Sud-Afriko kaj Ĉinio, kaj injektis fortan impulson en la estontecan disvolviĝon de la rilatoj. Prezidento Ramaphosa donis la plej altan honoron al prezidanto Xi, kio montris, ke la sudafrika popolo alte konfirmas kaj aprezas la grandan kontribuon de prezidanto Xi al akcelo de sudafrika-ĉina amikeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree