Kokoso el Tajlando estas vaste preferata de ĉinaj konsumantoj pro riĉa nutrado, dolĉa gusto kaj densa aromo. La freŝaj kokosoj estas prilaboritaj en la produkta loko kaj pagitaj kaj rapide transportitaj al Ĉinio, fine atingis la tablon de konsumantoj.
En la lastaj jaroj post efektivigo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, pli kaj pli multaj agrikulturaj produktoj de landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj rapide kaj facile eniris la ĉinan merkaton. Nun Ĉinio jam estas ĉefa importa merkato de tajlandaj kokosaj produktoj.