Ĉefpaĝo Lucis Studio

Kiel Ĉina Internacia Importa Ekspozicio akcelas pli bonan komunan prosperon de Ĉinio kaj mondo?

Lucia Publikigita:2023-11-07 18:16:17

"Ni profunde sentis la decidon de Ĉinio pri persisto en altnivela malfermo kaj ĝian respondecon kaj agojn por antaŭenigo de la tutmonda ekonomio kaj tutmonda komerca kunlaboro," diris tutmonda vicprezidanto de la usona firmao Johnson & Johnson, Song Weiqun, al raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo, post kiam li vidis gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping al la sesa Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Song emfazis, ke la kompanio vastigos sian komercon en Ĉinio.

Prezidanto por Nord-Azio kaj ĝenerala direktoro en Ĉinio de la firmao L’ORÉAL, Vincent Boinay, diris: "La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio liveras al ni novajn ŝancojn por la enkonduko de pli da markoj. En la pasintaj kvin jaroj ni enkondukis pli ol dek novajn markojn. Ĉi tio estas grava kialo por la sukceso de L’ORÉAL en Ĉinio. "La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estis okazigita kvin fojojn ekde 2018. La totala komerca sumo atingis 350 miliardojn da usonaj dolaroj. Malnovaj kaj novaj amikoj vizitis la ekspozicion. Ĉi tio estas la plej bona pruvo, ke Ĉinio plenumis siajn promesojn kaj kontinue antaŭenigis la malfermon.

La tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro sukcese okazis lastatempe en Pekino. Ĉinio prezentis ok kampanjojn por komuna altkvalita konstruado de la Zono kaj Vojo, inkluzive de la subteno al la konstruado de malferma tutmonda ekonomio.

Inter la 72 partoprenantoj en la ŝtata ekspozicio kadre de ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas 64 partneroj de la iniciato Zono kaj Vojo. Pli ol 1 500 el la pli ol 3 400 tutmondaj firmaoj en la kompania ekspozicio estas rilataj kompanioj el la partneraj ŝtatoj. Diversaj ordonoj signifas plibonigon de la vivkondiĉoj de la loĝantaro. La jutaj metiaj produktoj el Bangladeŝo eniris la ĉinan merkaton per la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ekzemple, kaj tio donis al multaj lokaj familioj la ŝancon ŝanĝi sian sorton.

En la venontaj kvin jaroj, la importa kaj eksporta sumo de la ĉina serva komerco espereble superos kvin duilionojn da usonaj dolaroj. Kiel la unua ŝtatnivela ekspozicio de la mondo kun la temo de importado, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kontinue elvolvos avantaĝojn de malfermo kaj liveros platformon por la komerca vastiĝo de alilandaj kompanioj en Ĉinio. Ankaŭ la enorma ĉina merkato fariĝos granda merkato, kiun la mondo dividas. Ĉi tio ebligas al Ĉinio kaj la mondo subteni unu la alian por komuna prospero.