Ekspozicio de Tea Kulturo: Vojaĝo tra ĉinaj abundaj teaj heredaĵoj
Ĝoja Publikigita: 2023-11-08 16:51:58

Lastatempe speciala ekspozicio pri tea kulturo estis malfermita en Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino.

La ekspozicio prezentas 555 antikvajn objektojn kaj kompletojn, retrospuras disvolvon kaj vastan influon de tea kulturo en miloj da jaroj. Ĝi ankaŭ enkorpigas la filozofion de ĉinoj pri harmonia kunekzistado inter la naturo kaj la homaro.

Unu el la brilaj eksponaĵoj estas antikva tea radiko elterigita en Tianluoshan-ruinoj en Yuyao, Zhejiang-provinco. Pro la malkovro la historio de ĉina tea kultivado datiĝas de ĉirkaŭ 6 000 jaroj.

En la ekspozicio prezentiĝas ankaŭ teaj bovloj kaj teaj restaĵoj, kiuj datiĝas de la Periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K. – 221 a.K.), malkovritaj en tomboj de Zoucheng, Shandong-provinco. Danke al scienca testo, la restaĵoj estas konfirmitaj la plej frua fizika pruvo de tea konsumado post infuzado aŭ trempado.

Iuj eksponaĵoj estas ekstreme raraj kaj unuafoje prezentataj al la publiko.

Novembre de 2022 "Tradiciaj teaj produkt-teknologioj kaj rilataj sociaj praktikoj en Ĉinio" estis metataj en liston de UNESKO pri nemateria kultura heredaĵo de la homaro. Tio havas gravan signifon por reklami ĉinan tean kulturon kaj profundigi kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon.

La ekspozicio daŭros ĝis la 30-a de novembro 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree