Xi emfazas konstrui belan Ĉinion kaj plibonigi superrigardan mekanismon pri naturaj monopolaj grupoj
Yu Publikigita: 2023-11-08 18:48:18

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde urĝis klopodojn amplekse antaŭenigi la konstruadon de bela Ĉinio kaj plibonigi la superrigardan mekanismon pri naturaj monopolaj grupoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezido de la tria kunveno de la Centra Komisiono pri Ampleksa Profundigo de Reformo.

La kunveno ekzamenis kaj adoptis aron da gvidlinioj. Ili inkluzivas antaŭenigon de konstruado de bela Ĉinio en ĉiuj aspektoj, plibonigon de la buĝeta sistemo pri administro de ŝtataj kapitaloj, plibonigon de la superrigarda mekanismo pri naturaj monopolaj grupoj, plifortigon de superrigardo super profesiuloj partoprenantaj en publika decidfaro kaj plibonigon de region-specifa administro kaj regado de la ekologia medio.

Xi, direktoro de la Centra Komisiono pri Ampleksa Profundigo de Reformo, diris, ke konstrui belan Ĉinion estas grava tasko konstrui modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj. Li urĝis klopodojn por fundamenta atingo de la celo konstrui belan Ĉinion antaŭ 2035.

Xi ankaŭ alvokis plifortigi superrigardon super profesiuloj partoprenantaj en publika decidfaro kaj krei viglan, puran kaj pozitivan medion por partopreno de specialistoj en publika decidfaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree