Xi alvokas lasi interreton pli bone profitigi homojn de ĉiuj landoj
Lucia Publikigita: 2023-11-08 18:18:06

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis lasi interreton pli bone profitigi homojn de ĉiuj landoj kiam li alparolis la malferman ceremonion de la pintkunveno de Wuzhen de la Monda Interreta Konferenco 2023 per videoligo.

Xi diris, ke la vizio de komuna konstruado de komunumo kun komuna estonteco en retpaco, kiun li proponis en la dua pintkunveno de Wuzhen de la Monda Interreta Konferenco en 2015, akiris vastan internacian rekonon kaj pozitivajn respondojn.

Xi diris ankaŭ, ke la vizio respondas la demandojn de nia epoko pri solvado de la disvolva deficito, traktado de sekurecaj defioj kaj plifortigo de reciproka lernado inter civilizacioj.

Xi emfazis, ke la internacia komunumo devas profundigi interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron por kune progresigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco en retspaco al nova etapo.

Li alvokis prioritatigi disvolviĝon por lasi la fruktojn de interreta disvolviĝo profitigi pli da landoj kaj homoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree