La 8an de novembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio okazigis gazetaran konferencon, konigante rapidigon de konstruado de granda lando en intelekta proprieto, efika subteno al novigo por disvolvo kaj respondis demandojn de raportistoj.
Laŭ konigo, en la lastaj jaroj, glate efektiviĝis nove reviziitaj leĝoj pri intelekta proprieto, markoj kaj verdaj rajtoj, plue perfektiĝis kontrolaj politikoj kaj normoj pri datumaro, artefarita intelekto, gena teknologio kaj aliaj kampoj kaj la sistemo de intelekta proprieto estis plue kompletigita. Ĝis septembro de 2023 la kvanto de efikaj inventaj intelektproprietoj kaj posedo de markoj respektive atingis 4,805 milionojn kaj 45,122 milionojn. La pozicio de granda lando de intelekta proprieto estis firmigita.
Cetere, Ĉinio antaŭenigas establon de oficejo de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto en Ĉinio kaj la arbitracian kaj kunordigan centron en Ŝanhajo, plenumon de enhavoj rilataj al intekelta poprieto en la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco por akceli senĉesan profundigon de internacia kunlaboro kaj interŝanĝo pri intelekta proprieto.