Kiajn ŝancojn alportas Ĉina Internacia Importa Ekspozicio?
Yu Publikigita: 2023-11-09 18:53:38

Itala aŭtomata kafmaŝino, kiu kombinas aŭtomatan kafmaŝinon kaj aparaton de aŭtonoma veturado aŭ ultraprecize inteligentan ŝminkilon de L'Oréal kun 360-grada rotacio kaj 180-grada kurbiĝo debutis en la sesa Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), kiu okazas en la orienta ĉina municipo Ŝanhajo, kun granda nombro da novigemaj produktoj montrataj.

En ĉi-jara ĈIIE, 442 novaj produktoj, novaj teknologioj kaj novaj servoj estas prezentitaj. Kiel la unua granda komerca ekspozicio kun la temo de importado en la mondo, ĈIIE fariĝis "Ora Ŝildo" kaj liveras altkvalitan platformon al Ĉinio kaj aliaj landoj por komuna ekspluatado de la potencialo de novigado kaj kreskado. Ĉinio havas pli ol 1 400 milionojn da loĝantoj, inkluzive de pli ol 400 milionoj da homoj kun la meznivela enspezo, kio signifas, ke ĝi liveras grandegan provejon por novaj teknologioj kaj produktoj el la tuta mondo. Precipe en konsumaj varoj, kiel aŭtomobiloj kaj farmaciaĵoj, ekzistas granda spaco por plua investo kaj ekspansio de multnaciaj kompanioj.Sukceso de la ĉina strategio pri disvolviĝo akcelata per novigo liveras fekundan teron por novigado de alilandaj investantoj. En la lastaj jaroj, Ĉinio rapide leviĝis en la rangotabeloj de la Tutmonda Noviga Indekso. En septembro de la kuranta jaro, la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto publikigis raporton montrante, ke Ĉinio okupis la 12an lokon kaj estis la sola mez-enspeza ekonomio inter la antaŭaj 30. La altkvalita disvolviĝo de Ĉinio daŭre produktas "magnetan altiron", kaj multaj ekspoziciantoj elektas aranĝi siajn esplorajn kaj ekspluatajn centrojn en Ĉinio. Ekzemple, germana firmao Karcher, liveranto de purigaj ekipaĵoj, partoprenis la ekspozicion por 6 sinsekvaj jaroj kaj aranĝis tutmondan debuton de siaj novaj produktoj ĉiujare. Tang Xiaodong, ĝenerala direktoro de Karcher por plia Ĉinio, diris al raportistoj, ke ĉi-jare Karcher lokis sian Tutmondan Esploron kaj Ekspluatan Centron en Suzhou, kiu estas la plej granda eksterlanda esplora kaj ekspluata bazo ekster Germanio.

Estas multaj aliaj kompanioj, kiel Karcher, kiuj volas kompreni Ĉinion kaj enradikiĝi en Ĉinio. Ĉi tie ili povas akiri ne nur mendojn, merkaton kaj ideojn, sed ankaŭ senlimajn ŝancojn alportitajn de la ĉina modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree