Xi sendis gratulan mesaĝon respektive al kamboĝa reĝo kaj prezidanto de Kamboĝa Popola Partio pro sendependiĝa datreveno de Kamboĝo
Mirinda Publikigita: 2023-11-09 17:37:17

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni pro la 70a datreveno de sendependiĝo de la lando.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, la kamboĝa popolo persistis en sia disvolva vojo konforma al la ŝtata situacio kaj senĉese akiris atingojn en la landa konstruado. Kiel tradicia amika najbaro, Ĉinio kiel antaŭe firme subtenos Kamboĝon en protektado de stabileco, akcelo de disvolvo kaj plibonigo de popola vivo.

Xi akcentis, ke la kuranta jaro markas la 65an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj la Ĉina-Kamboĝan Amikan Jaron. Li diris, ke dum la renkontiĝoj en Pekino kaj Hangzhou, li kaj la la reĝo kune mapis perspektivon de la komunumo de komuna estonteco por la du landoj, kaj ke li donas grandan gravecon al la rilatoj inter la du landoj kaj volas klopodi kun la reĝo por fortigi strategian gvidadon de la dulandaj rilatoj, konstrui altkvalitan, altnivelan kaj altnorman komunumon kun komuna estonteco por Ĉinio kaj Kamboĝo en la nova epoko.

Xi samtage sendis gratulan mesaĝon al prezidanto de Kamboĝa Popola Partio Hun Sen.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree