Ĉefpaĝo Lucis Studio

Kian signalon la renkontiĝo inter la ĉina kaj usona gvidantoj sendas al la mondo?

Lucia Publikigita:2022-11-15 15:22:57

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Joe Biden lunde en insulo Balio, Indonezio. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri strategiaj demandoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri mondaj kaj regionaj gravaj demandoj. Tio estas la unua vizaĝ-al-vizaĝa renkontiĝo inter ili de kelkaj jaroj kun grava kaj pozitiva signifo.

Kompreneble ni ne simple opinias, ke nur unu renkontiĝo povas komplete renversi la severan situacion, kiun nuntempe alfrontas la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉar en la pasintaj kelkaj jaroj, Ĉinio kaj Usono, precipe la du ŝtatestroj, atingis gravan konsenton pri iuj temoj, Ĉinio ja montris la plej grandan sincerecon, kaj Usono kelkfoje faris promeson. La kialo de tia serioza kaj malfacila situacio en la nunaj rilatoj inter la du landoj kuŝas en tio, ke estas iuj homoj en Usono, kiuj ĉiam miskomprenis kaj misjuĝis Ĉinion, kio rezultigis malĝustan konduton kaj eĉ transiron de la ruĝa linio.

Tial, la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj, precipe la komenco de la procezo por efektivigo de la komuna konsento, ankaŭ donas al ni pli da atendoj, ke la du landoj vere transformu la konsenton en kungajnan situacion.

Xi diris en sia malferma parolado, ke historio estas la plej bona lernolibro. Oni devas preni la historion kiel spegulon kaj alfronti la estontecon. Kiam la mondo troviĝas en grava historia turnpunkto, ĝi bezonas Ĉinion kaj Usonon, du grandajn landojn, por ili ĝuste trakti siajn rilatojn kaj kune surŝultrigi historiajn respondecojn. Por surŝultrigi la historian respondecon, la du landoj devas trovi manieron trakti la rilatojn inter si en la nova epoko.

Pri plibonigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, mi pensas, ke Usono devas respondi la jenajn demandojn: Ĉu Usono volas fari ŝanĝojn? Ĉu Usono komprenas la atendojn de la internacia komunumo kaj la respondecon de granda lando sur siaj ŝultroj? Dum la renkontiĝo, Xi diris, ke diferencoj inter la du flankoj povas esti pridiskutataj surbaze de egala konversacio. La tiel nomata “demokratio kontraŭ aŭtoritato” ne estas trajto de la nuna mondo, nek komformas al la tendenco de la epoko. Ĉinio havas gloran tradicion de daŭraj penoj por sinperfektigo. Ĉia subpremado kaj reteno nur stimulos la volon kaj entuziasmon de la ĉina popolo.

Ĉe la historia turnopunkto kaj fronte al historia oportuno, ni esperas, ke Usono povos montri veran sincerecon kaj realajn agojn, kaj renkonti Ĉinion duonvoje por profitigi la du landojn kaj la tutan mondon.