Kiel Ĉinio kaj Usono restabiligas kaj plibonigas siajn rilatojn?
Yu Publikigita: 2023-11-10 19:34:53

Lastatempe, ĉina-usonaj interŝanĝoj renormaliĝis en kelkaj kampoj, kaj duflankaj rilatoj montris la tendencon de stabiligo, alportante maloftajn bonajn novaĵojn al la mondo en granda ŝanĝiĝo kaj turbuleco.

Por turni la atendojn pri stabiligo kaj disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj en realaĵon, Ĉinio kaj Usono devas renkontiĝi duonvoje. La vojmapo estas klara, tio estas reveni al Balio kaj iri al San-Francisko, vere efektivigi la konsenton atingitan de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono en Balio, grandigi pozitivan tagordon de duflankaj rilatoj, redukti negativan tagordon kaj krei kondiĉojn, forigi interferon, akumuli rezultojn, kaj krei etoson por la san-franciska renkontiĝo. Sendube, la vojaĝo reveni al Balio kaj iri al San-Francisko ne estos ebena nek devas fidi al aŭtonoma veturado.

Antaŭ unu jaro, la unua renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj en Balio, Indonezio, montris la vojon antaŭen por ĉina-usonaj rilatoj troviĝantaj en senirejo kaj ankaŭ antaŭenigis formiĝon de pozitivaj atendoj pri stabiligo kaj plibonigo de ĉina-usonaj rilatoj. Bedaŭrinde, tio, kion la ekstera mondo atendas kaj vidas, estas serio de vortoj kaj agoj de Usono, kiuj devias de la konsento de la du ŝtatestroj kaj la promesoj de prezidento Joe Biden.

Nur reveni al Balio povas atingi San-Franciskon, kaj reveni al Balio estas la fundamento kaj antaŭkondiĉo. Lastatempe aperis iuj pozitivaj signoj en ĉina-usonaj rilatoj ĝuste pro la akcelo de efektivigo de la balia konsento inter la du ŝtatestroj. Altnivelaj interŝanĝoj iom renormaliĝis, kaj dialogaj mekanismoj kiel la konsiliĝo pri azia-pacifikaj aferoj kaj la kunvenoj de ekonomia laborgrupo kaj financa laborgrupo estis komencitaj. La usona flanko lastatempe diris, ke ili donas grandan gravecon al rilatoj kun Ĉinio kaj volas konservi komunikadon kun la ĉina flanko. Krome, Usono reasertis, ke ĝia politiko pri unu Ĉinio restas senŝanĝa, kaj ĝi ne subtenas “tajvanan sendependecon”, kio sendis pozitivan signalon pri stabiligo kaj disvolvado de ĉina-usonaj rilatoj.

Kunlaboro ĉiam estas la plej bona elekto por Ĉinio kaj Usono. Kvankam la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono spertis gravajn ŝanĝiĝojn en la lastaj jaroj, la realo de strikta interplektiĝo de interesoj de la du flankoj ne ŝanĝiĝis. Ambaŭ landoj alfrontas novajn disvolvajn taskojn kaj bezonas profiti unu de la alia en disvolviĝo. La "reaktivigo" de la potencialo por ĉina-usona kunlaboro kaj "revastigo" de kunlaboraj kampoj sendube antaŭenigos ekonomian kreskon kaj plibonigos la bonfarton de la du popoloj.

Kiel la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, ĉina-usonaj rilatoj influas la estontecon kaj sorton de la homaro. Xi diris en la balia renkontiĝo: “Ĉina-usonaj rilatoj devas esti rigardataj kaj traktataj konforme al la ĝenerala tendenco de la mondo. Kio estas la ĝenerala tendenco? Paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj komuna gajno estas tendenco de la epoko, kaj neniu lando aŭ ŝtata grupo povas la sala regi mondajn aferojn. Estas la epoko de "Granda Vekiĝo" de la tutmonda sudo, kaj la homa socio akceliĝas en multpolusan mondon. La homaro fariĝas komunumo kun komuna estonteco, kaj alfrontas multajn komunajn defiojn.”

Xi iam diris, "En la pasintaj 50 jaroj, la plej grava okazaĵo en internaciaj rilatoj estis la renormaliĝo kaj disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj, kio profitigis ambaŭ landojn kaj la mondon. En la venontaj 50 jaroj, la plej grava afero en internaciaj rilatoj estos, ke Ĉinio kaj Usono trovu la ĝustan manieron por siaj rilatoj. Fronte al la san-franciska renkontiĝo, la du flankoj devas inspiriĝi de la pasinteco, amasigi fortojn moviĝantajn unu al la alia, kaj kune esplori konstruadon de ĉina-usonaj rilatoj en la nova epoko, kreante pli bonan estontecon por ambaŭ landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree