Lastatempe raportisto de CGTN faris specialan intervjuon al ĝenerala direktoro kaj unua plenuma administranto de Filadelfia Orkestro, Matías Tarnopolsky. Li diris, ke muziko povas starigi ponton inter homoj, kaj ili ĝojas refoje turnei en Ĉinio okaze de la 50a datreveno de starigi de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, por memorfesti la historian viziton al Ĉinio en 1973. La prezentado estas ĝis nun memorata de multaj ĉinaj spektantoj kaj fariĝis simbolo de la amikeco inter la du flankoj. Li aldonis, ke ili esperas, ke estos pliaj 50 jaroj kaj muziko povos plue servi kiel ponto de kulturaj interŝanĝoj inter la du popoloj.