La 9an de novembro estis unuafoje publikigita la Raporto de Indicoj pri Industria Disvolvo de Beidou-satelito. La raporto montras, ke Beidou-satelito jam estas norma konfiguraĵo de saĝtelefonoj, porteblaj komunikiloj kaj aliaj popolaj konsumaĵoj. Inter la saĝtelefonoj petantaj aliĝon al reto en Ĉinio en la unua duono de 2023, pli ol 300 subtenas la loktrovon per Beidou-satelito, okupante 75,8%, kaj la vendkvanto de tiaj saĝtelefonoj superis 120 milionojn, okupante pli ol 98% de la totalo.