Xi Jinping respondis leteron de ĝenerala direktoro kaj unua plenuma administranto de Filadelfia Simfonia Orkestro
Mirinda Publikigita: 2023-11-10 20:03:56

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de ĝenerala direktoro kaj unua plenuma administranto de Filadelfia Simfonia Orkestro, Matías Tarnopolsky.

Xi diris en sia letero, ke li ĝojas el la tuta koro informiĝinte, ke la Filadelfia Simfonia Orkestro novembre atingis Ĉinion por la 13a fojo kaj kunlaboras kun la ĉina flanko por serio da interŝanĝoj, memorfestante sian unuan viziton al Ĉinio en 1973 kaj daŭrigante la la duonjarcentan muzikan amikecon kun la ĉina popolo. Antaŭ kvindek jaroj, la orkestro venis al Ĉinio por la "glaci-rompa vojaĝo" de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono, kio estis tre grava en la normaligo de ĉina-usonaj rilatoj. Dum la pasintaj 50 jaroj, la orkestro vizitis Ĉinion 12 fojojn kiel "kultura sendito" aktiva inter Ĉinio kaj Usono, ludante pozitivan rolon por antaŭenigi la disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj. Hodiaŭ, 50 jarojn poste, la Filadelfia Simfonia Orkestro, kune kun la Ĉina Simfonia Orkestro kaj kantistoj el diversaj landoj, faras prezentadon en Ĉinio, kio sendube estos tre valora okazaĵo registrita en la historio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree