Muzikaj notoj paŝadas en ĉina-usona amikeco trans Pacifiko
Mirinda Publikigita: 2023-11-12 13:35:24

En la 10a de novembro Filadelfia Simfonia Orkestro prezentis koncerton memore al 50a  datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ekde 1973 la orkestro faris gravajn kontribuojn por akcelo de interkompreno kaj amikeco inter la du landoj kaj la ĉifoja vizito ĝuste daŭrigas la duonjarcentan muzikan amikecon kun la ĉina popolo. 

Antaŭ kvindek jaroj, la orkestro venis al Ĉinio por la "glaci-rompa vojaĝo" de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono, kio estis tre grava en la renormaligo de ĉina-usonaj rilatoj. Dum la pasintaj 50 jaroj, la orkestro vizitis Ĉinion 12 fojojn kiel "kultura sendito" aktiva inter Ĉinio kaj Usono, ludante pozitivan rolon por antaŭenigi la disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj. 

Antaŭ la vizito,  ĝenerala direktoro kaj unua plenuma administranto de Filadelfia Simfonia Orkestro, Matías Tarnopolsky, skribis leteron al ĉina prezidanto Xi Jinping. Li opinias, ke la prezentado de la Filadelfia Simfonia Orkestro ne nur simbolas pli profundan kulturan interŝanĝon, sed ankaŭ estas grava mejloŝtono por la duflankaj diplomatiaj rilatoj.

En la responda letero al Matías Tarnopolsky, prezidanto Xi Jinping akcentis, ke  la Filadelfia Simfonia Orkestro, kune kun la Ĉina Simfonia Orkestro kaj  kantistoj el diversaj landoj, faras prezentadon en Ĉinio kio sendube estos tre valora okazaĵo registrita en la historio.

Novembre de 2022 ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Joe Biden en Balio, Indonezio. La du ŝtatestroj faris malkaŝeman, profundan, konstrueman kaj strategian komunikadon pri la rilatoj inter la du landoj, paca kaj disvolva perspektivo de la mondo kaj aliaj gravaj temoj. En la lastaj kelkaj monatoj, usonaj registaraj altranguloj multfoje vizitis Ĉinion kaj evidente multiĝis interŝanĝoj inter altranguloj de la du flankoj, fortiĝis la varmiĝa tendenco de la rilatoj.

Ni ĉiuj konas, ke la ŝlosilo kuŝas en tio, ĉu Usono plue sekvos “diri unu aferon kaj fari alian”. Antaŭ la ĝenerala elektado de 2024, la plej granda “griza rinocero” de la interna politiko de Usono, “karto de Ĉinio” tre eble fariĝos varme pridiskutata temo.

Ĝuste en la vespero kiam okazis la koncerto de la Filadelfia Simfonia Orkestro, ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke prezidanto Xi renkontiĝos kun usona prezidento Biden en San-Francisko dum la 30-a neoficiala kunveno de ekonomiaj gvidantoj de Azipacifika Ekonomia Kunlaboro. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono oficiale eniris “San-franciskan Tempon”.

Multaj homoj esperas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono iros el vintro en la bela simfonio de la a Filadelfia Simfonia Orkestro. La du landoj devas protekti la malfacile akiritan mildigan periodon, man-en-mane iri antaŭen por malebligi “nekutiman remalvarmiĝon” de la ĉina-usona rilateco en printempo. Ĝuste kiel vortoj de usona eksa financa ministro Lawrence Summers diris, Ĉinio kaj Usono estas kuraĝantoj navigantaj en la oceanio, la du flankoj devas harmonie kunlabori por venki malfacilaĵon por sukcese atingi la cellokon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree