Estas atendata manpremo trans Pacifiko
CMG Publikigita: 2023-11-13 19:32:07

Neoficiala kunveno de gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) por 2023 okazos de la 15a ĝis la 17a de novembro en San-Francisko. Invitite de la usona prezidento Biden, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping veturos al Usono por ĉeesti la renkontiĝon de ĉina kaj usona ŝtatestroj kaj intertempe partopreni en la 13a neoficiala kunveno de gvidantoj el APEK. Tio estas denova renkontiĝo de la dulandaj ŝtatestroj post ilia kunveno en la insulo Balio, Indonezio. “Ilia manpremo trans Pacifiko” vekos atenton de la monda publiko.

Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj rimarkigis, ke la du ŝtatestroj faros profundan interkomunikadon pri strategio, ĝeneralaj interesoj kaj direkto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri la mondaj paco kaj evoluo. Ĉinio, ĉiam sekvante la tri principojn metitajn de la prezidanto Xi Jinping, tio estas reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kunlaboro por komuna gajno, rigardas kaj traktas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Se la ĉina-usona rilateco stabiliĝas kaj boniĝas, tio konformas al la interesoj de Ĉinio kaj Usono kaj utilas al la tuta mondo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree