Atendindas renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj en San-Francisko
CMG Publikigita: 2023-11-13 15:15:23

Vespere de la 10a de novembro, koncerto memoriganta la 50an datrevenon de la vizito de la Filadelfia Orkestro al Ĉinio havis lokon en la Nacia Granda Teatro de Ĉinio. Kiam resonis la simfonio Resono de Poemoj el Tang-dinastio, kunmetita el gustoj okcidenta kaj ĉina, ponto de animo stariĝis inter la ĉina kaj usona popoloj. Muzika amikeco transpontis duonjarcenton.

Ĉu el historio, ĉu el realo, inter Ĉinio kaj Usono ekzistas mil kialoj, kiuj faras iliajn rilatojn bonaj, sed ne unu kialo, kiu farus iliajn rilatojn malbonaj. Dum interpopolaj interŝanĝoj varmiĝas, la oficialaj ankaŭ aktivemas. Interkonsiliĝo pri diplomatiaj politikoj, maraj aferoj, klimata ŝanĝiĝo, malarmado, nedisvastiĝo de nukleaj armiloj, komercaj aferoj… Lastatempe inter Ĉinio kaj Usono okazis serio da interkomunikoj kaj dialogoj, kaj el tio montriĝis pozitivaj signaloj kaj tio metis solidan fundamenton por la renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj en San-Francisko en la tiu ĉi semajno.

Tio estas la unuafoja renkontiĝo de la ŝtatestroj post ilia pasintjara kunveno en Balio. La du flankoj faros profundan interŝanĝon pri demandoj, kiuj koncernas strategion, ĝeneralajn interesojn kaj direkton de la dulandaj rilatoj, kaj pri la monda paco kaj evoluo. La mondo atendas, ke la san-franciska renkontiĝo fokusiĝos sur kunlaboro kaj el la intertraktado rezultos fruktoj.

Grava punkto de tiu ĉi intertraktado estas “reveni al la komuna ideo akirita en la insulo Balio. La kaŭzo, kial en la pasinta jaro la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono suferis malfacilaĵojn, estas tio, ke la komuna ideo el Balio ne efektiviĝis. Usonaj aŭtoritatoj, havantaj eraran koncepton pri Ĉinio, alprenis neĝustajn politikoj kontraŭ Ĉinio, kiuj damaĝis interesojn de Ĉinio kaj krome interrompis la procezon de dialogo inter Ĉinio kaj Usono.

Reveno al la komuna ideo el Balio dependas de agoj. La mondo atendas, ke la san-franciska intertraktado povos plue plifortigi reciprokan kompreniĝon. “La vasta terglobo entute povas ampleksas la disvolviĝadon de Ĉinio kaj Usono aparte kaj ilian komunan prosperiĝon” – laŭ Ĉinio, Ĉinio kaj Usono devas esti partneroj, sed ne rivaloj, kaj ili devas sin profitigi reciproke, sed ne fari nulsuman ludon.

Tiu ĉi renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj plue reprezentas la sinceron kaj respondecon de Ĉinio pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri la monda paco kaj evoluo. Ĉinio esperas, ke Usono povos elsalti el la pensaj konvencioj pri konkurado inter potencoj, sin liberigi de la enlanda interpartia konkurado kaj de la influo de profitemaj politikistoj, kaj ke ĝi povos fari racian kaj praktikan dialogon kun Ĉinio. Ĉu la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono povas “stabiliĝi kaj boniĝi, tio dependas de homaj penoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree