Antaŭenigi gajnan-gajnan disvolviĝon per kunlaboro
Lucia Publikigita: 2023-11-13 17:04:32

Saluton al ĉiuj! Ĉu vi konas ĉi tiun pikan frukton? Ĝi estas la "Reĝo de Fruktoj" de Sudorienta Azio - durio, tropika frukto kun forta odoro kaj krema teksturo. Durio estas profunde amata de ĉinoj pro siaj unikaj gusto kaj teksturo, tamen la provizado de enlanda durio sur la merkato ne sufiĉas por la postulado de konsumantoj. En la pasintaj du jaroj, Ĉinio importis 6 miliardojn da usonaj dolaroj da durio, okupante 91% de la tutmonda postulado. Menciinde, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas la ĉefa duri-produkta kaj eksporta regiono en la mondo. La durio, kiun ni manĝas, ĉefe devenas el membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, inter kiuj la duri-eksportado de Tajlando okupas 99% de la totala eksporto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Krom tajlanda durio, pli kaj pli da tropikaj fruktoj kiel kamboĝa longano kaj vjetnama pasiofrukto eniris la ĉinan merkaton danke al la Interkonsento pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco. Ĉi tiu interkonsento estis iniciatita de la 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj ellaborita de 15 membroj inkluzive de Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj la dek membroj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĝi kovras preskaŭ duonon de la monda loĝantaro kaj preskaŭ trionon de la monda komerca kvanto. Ĝi estas la plej granda kaj plej grava intertraktado pri liberkomerco en la azi-pacifika regiono. Datumoj montras, ke de post validiĝo de la interkonsento en la komenco de la pasinta jaro, la nul-tarifa proporcio de Ĉinio por agrikulturaj produktoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj atingis ĉirkaŭ 93%. La preferaj doganaj politikoj ebligis pli oftan agrikulturan komercon inter la membroj. Por manĝamantoj, "duria libereco" fariĝis de deziro al realaĵo.

Se durio estas la "nova stelo" de fruktoj ekde la kelkaj jaroj, ĉerizoj delonge estas ĝenerala frukto sur ĉinaj manĝotabloj. Ĉerizoj el Ĉilio estas ne nur dolĉaj kaj sukaj, sed ilia brilruĝa koloro ankaŭ igas ilin bonega produkto de la Printempa Festo. Komence de la kuranta jaro, la Ŝanhaja Yangshan-haveno de Ĉinio ricevis sinsekve tri ŝipojn "Cherry Express" en nur unu semajno, importante 20 000 tunojn da ĉerizoj. Krome, la diketa salmo de Ĉilio kaj ruĝa vino ankaŭ estas profunde ŝatataj de ĉinoj.

Ĉi tiuj varoj el la plej malproksima lando Ĉilio povas atingi la manĝotablojn de ĉinoj danke al la Ĉina-Ĉilia Liberkomerca Interkonsento. De post kiam la intertraktado pri plibonigo de Ĉina-Ĉilia Liberkomerca Regiono atingis interkonsenton en 2017, 97% de la produktoj de ambaŭ partioj ĝuas nul-tarifan traktadon, kaj "malproksimaj" bongustaĵoj kiel ĉerizoj populariĝis en Ĉinio pro siaj pli favoraj prezoj.

La Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro 2023 okazos en Usono de la 15-a ĝis la 16-a de novembro. Ĝi estas la plej altnivela, plej vasta kaj plej influa mekanismo de ekonomia kunlaboro en la azi-pacifika regiono. Kun la nuna monda ekonomia renormaliĝo plena de necertecoj kaj malstabileco, ĉi tiu kunveno altiros regionan kaj tutmondan atenton. Oni atendas, ke la kunveno povos aktive antaŭenigi regionajn kunlaboron kaj stabilecon.

En la lastaj jaroj Ĉinio aktive partoprenis en regionaj kunlaboraj organizoj kaj plurflankaj mekanismoj, aktive rekomendis kaj praktikis la koncepton de kungajna kunlaboro. Kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo kaj grava membro de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, Ĉinio daŭre injektos fortan impulson en la ekonomian kreskon de la azi-pacifika regiono kaj akcelos regionan progreson per kunlaboro. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree