Xi sendis gratulleteron al la 10a datrevena jarkonferenco de la Pintkunveno de Trans-markolaj Entreprenistoj 2023
Lucia Publikigita: 2023-11-14 17:13:29

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, sendis gratulleteron al la 10a datrevena jarkonferenco de la Pintkunveno de Trans-markolaj Entreprenistoj 2023.

La jara konferenco, kiu markas la 10an datrevenon de la Pintkunveno de Trans-markolaj Entreprenistoj, inaŭguriĝis marde en Nankino de ĉina orienta provinco Jiangsu.

Xi diris, ke la pintkonferenco funkcias kiel decida platformo por komunikado kaj kunlaboro inter entreprenoj kaj komercistoj de ambaŭ flankoj de la Tajvana Markolo, ludas gravan rolon por kreskigi ekonomian kunlaboron kaj profundigi la integran disvolviĝon trans la Markolo.

Xi diris ankaŭ, ke klopodoj estos daŭrigitaj por faciligi ekonomiajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj antaŭenigi integran disvolviĝon en ĉiuj kampoj trans la Markolo. Pli da laboro estos farita por plibonigi sistemojn kaj politikojn, kiuj kontribuas al la bonfarto de tajvanaj samlandanoj, kaj helpi tajvanajn samlandanojn kaj entreprenojn integriĝi en la novan disvolvan modelon kaj atingi altkvalitan disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree