La kunlaboro kaj interŝanĝo inter la du popoloj de Ĉinio kaj Usono havas longan historion.
Dum la Dua Monda Milito la Tigra Teamo kreis sian legendon per vivo kaj sango kaj metis profundan amikecon inter la du popoloj. En la sekvantaj 40 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la du landoj jam establis 284 parojn de ĝemelaj urboj kaj provincoj. Filadelfia Simfonia Orkestro okazigis memoran prezentadon pri 50a datreveno de vizito al Ĉinio, ĉina danca teatro Huamulan prezentis tra Usono, senĉesa popola interŝanĝo kaj interhoma kunlaboro kontinue injektas pozitivan energion al sana disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.