De la 13a ĝis la 14a de novembro okazis la 5a Kunlabora Forumo de Ĉinaj kaj Centrorienteŭroplandaj (COEL-aj) Malgrandaj kaj Mezaj Entreprenoj en ĉina urbo Cangzhou, Hebei-provinco. Pli ol 400 diplomatoj kaj entreprenistoj de Ĉinio kaj centrorienteŭropaj landoj ĉeestis la forumon. En la forumo estis subskribitaj 12 kunlaboraj projektoj en la kampoj de ekipaĵfabrikado, nova energio, altnivela fabrikado, ktp. La ĉeestantoj diris, ke la ĉina merkato alportis pli da disvolvaj ŝancoj. Ili estas plenaj de atendoj pri la perspektivoj de kunlaboro.