Ĉina prezidanto Xi Jinping marde posttagmeze atingis per speciala aviadilo la usonan urbon San-Franciskon, kie li ĉeestos la ĉina-usonan pintkunvenon laŭ la invito de usona prezidento Joe Biden kaj la 30an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).
Kiam Xi atingis la internacian flughavenon de San-Francisko per speciala aviadilo, li estis varme akceptita de kalifornia ŝtatestro Gavin Newsom, usona financa ministro Janet Yellen kaj aliaj usonaj altrangaj oficialuloj.