La revuo Qiushi publikigos gravan artikolon de Xi Jinping
Ema Publikigita: 2023-11-15 16:27:31

En la 22a numero de la revuo Qiushi, eldonota en la 16a de novembro, publikiĝos grava artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, t.e. Por Antaŭenigi la Konstruadon de Ekologia Civilizacio Necesas Trakti Plurajn Esencajn Rilatojn.

La artikolo emfazas, ke kun la profundiĝo de la praktikado kaj konstruado de ekologia civilizacio en la nova epoko, nia kompreno pri la reguleco de la ekologia civilizacia konstruado konstante profundiĝas. Por resumi la 10 jarojn da praktika sperto en la nova epoko, analizi la novajn situaciojn kaj novajn problemojn, kiujn ni nun alfrontas, kaj daŭre antaŭenigi la konstruadon de ekologia civilizacio, ni devas esti gvidataj de la penso de socialisma ekologia civilizacio kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kaj ĝuste trakti plurajn esencajn rilatojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree