Xinjiang nuntempe havas 18 havenojn malfermitajn al la ekstera mondo aprobitajn de la ĉina Ŝtata Konsilantaro. Xinjiang klopode fariĝas la "ora kanalo" inter Azio kaj Eŭropo per siaj havenaj avantaĝoj, glataj alirejoj kaj kolektado de industrioj. Nuntempe, estas 112 ĉina-eŭropaj vartrajnaj linioj pasantaj tra la Haveno Alashankou, atingante 21 landojn; ekzistas 80 ĉina-eŭropaj vartrajnaj linioj trapasantaj la Havenon Horgos, atingante 18 landojn kaj 45 urbojn kaj regionojn. Laŭ statistiko de Urumĉia Dogano, de januaro ĝis oktobro ĉi-jare, la akumulaj importo kaj eksportado de havenoj en Xinjiang estis 779,12 miliardoj da juanoj, pliiĝinte je 24,3%, kaj la skalo de importado kaj eksportado atingis rekordon por la sama periodo en la historio.