Xi atingis San-Franciskon por ĉeesti ĉina-usonan pintkunvenon kaj 30an APEK
Ema Publikigita: 2023-11-15 09:53:17

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde posttagmeze atingis la usonan urbon San-Franciskon per speciala aviadilo, kie li ĉeestos la ĉina-usonan pintkunvenon laŭ la invito de usona prezidento Joe Biden kaj la 30an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Kiam Xi atingis la internacian flughavenon de San-Francisko per speciala aviadilo, li estis varme akceptita de kalifornia ŝtatestro Gavin Newsom, usona financa ministro Janet Yellen kaj aliaj usonaj altrangaj oficialuloj.

Multaj reprezentantoj de lokaj ĉinoj, transmaraj ĉinoj kaj tieaj ĉinaj studentoj atendis laŭlonge de la vojo de la flughaveno al la hotelo, svingante la naciajn flagojn de Ĉinio kaj Usono por varme bonvenigi la alvenon de prezidanto Xi Jinping.

Cai Qi, Wang Yi kaj aliaj atingis per la sama aviadilo. Ankaŭ ĉina ambasadoro al Usono Xie Feng bonvenigis prezidanton Xi en la flughaveno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree