Xi: Konkurenco de grandaj landoj ne estas domina tendenco de nunaj tempoj
Qiujieming Publikigita: 2023-11-16 11:46:10

Antaŭtagmeze de la 15a de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Joe Biden en Filoli-Ĝardeno,  San-Francisko, Kalifornio. 

Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono neniam estis glata navigado dum la pasintaj 50 jaroj kaj pli, kaj ke ĝi ĉiam alfrontas diversajn problemojn. Tamen ĝi daŭre moviĝis antaŭen inter tordoj kaj turnoj.

Xi diris: “Por du grandaj landoj kiel Ĉinio kaj Usono, turni la dorson unu al la alia ne estas elekto. Estas nereale, ke unu flanko konvertu la alian. Kaj konflikto kaj konfrontiĝo havas neelteneblajn sekvojn por ambaŭ flankoj.”

Xi substrekis sian konsekvencan opinion, ke konkurenco de grandaj landoj ne estas la domina tendenco de nunaj tempoj kaj ne povas solvi la problemojn, kiujn alfrontas Ĉinio, Usono, eĉ la tuta mondo. Xi diris: “La Tero estas sufiĉe granda por ke la du landoj sukcesu, kaj la sukceso de unu lando estas ŝanco por la alia.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree