Xi Jinping ĉeestis bonvenigan bankedon kune organizita de usonaj amikaj grupoj kaj faris paroladon
CMG Publikigita: 2023-11-16 20:00:22

Vespere de la 15a de novembro la ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la bonvenigan bankedon kune organizitan de usonaj amikaj grupoj en San-Francisko, Usono.

En varmaj aplaŭdoj Xi faris gravan paroladon. Li diris, ke la fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas masonita de la popoloj. La ĉina popolo ne forgesas la helpon de la usona popolo dum la Dua Mondmilito. La amikeco inter la ĉina kaj usona popoloj estis muldita per sango kaj fajro kaj estas certe heredita tra generacioj.

La pordo de la ĉina-usona rilateco estas malfermita de la popoloj, ĝiaj rakontoj estas verkitaj de la popoloj, kaj ĝia estonteco estas kreita ankaŭ de la popoloj. Xi rimarkigis, ke ni restas en epoko plena de defioj kaj variado kaj ankaŭ en epoko plena de espero. La estonteco de la mondo bezonas la kunlaboron de Ĉinio kaj Usono. Ili ambaŭ devas havi bonajn interrilatojn kun si, konduti neriproĉinde kiel potencoj, kaj ludi sian rolon, kiel ĝi devas.

Paca kunekzisto estas la baza principo de internaciaj rilatoj kaj krome minimuma linio kiun Ĉinio kaj Usono devas konservi. Ĉinio neniam vetas, ke Usonon trafos malvenko. Samanalogie, Usono devas akcepti Ĉinion kiun ornamas paco, stabileco kaj prospero.

Xi Jinping emfazis, ke tra jarcenta esplorado kaj batalado Ĉinio trovis disvolvan vojon taŭgan por si mem, kaj nun Ĉinio ĉiuflanke antaŭenigas la grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio per ĉinstila modernigo.

Xi diris, ke la ĉina popolo neniam forgesos sian malnovan amikon, kaj ke la amikeco inter la ĉina kaj usona popoloj kaj la dulandaj rilatoj estos daŭre hereditaj kaj disvolvitaj.

La bankedo estas aranĝita de kelkaj usonaj organizaĵoj, kaj en ĝi ĉirkaŭ 400 reprezentantoj partoprenis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree