Xi: Ĉinio kaj Usono devas kune masoni kvin kolonojn por ĉina-usonaj rilatoj
Qiujieming, Shanshan Publikigita: 2023-11-16 09:47:31

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis Ĉinion kaj Usonon fiksi la ĝustan vojon de kunekzisto.

Xi diris en sia komenca parolo dum renkontiĝo kun usona prezidento Joe Biden en Filoli-Ĝardeno, kampara domo proksimume 40 kilometrojn sude de San-Francisko, Kalifornio, ke estas objektiva fakto, ke Ĉinio kaj Usono diferencas en historio, kulturo, socia sistemo kaj disvolva vojo.

Esprimante sian firman kredon je promesplena estonteco de la duflankaj rilatoj, Xi diris: “Tamen se ili respektas unu la alian, kunekzistas en paco kaj klopodas pri kungajna kunlaboro, ili estos plene kapablaj esti super diferencoj kaj fiksi la ĝustan vojon por ke la du ĉefaj landoj interkonsentu inter si.”

Unu jaro pasis post ilia lasta renkontiĝo en Balio, Indonezio, kaj multo okazis de tiam, Xi diris, ke la mondo eliris el la pandemio de KOVIM-19, sed ankoraŭ estas sub ĝiaj teruraj influoj.

“La tutmonda ekonomio renormaliĝis, sed ĝia impeto restas malvigla; industriaj kaj provizaj ĉenoj ankoraŭ estas sub la minaco de interrompo; kaj protektismo kreskiĝas. Ĉio ĉi estas gravaj problemoj,” Xi diris.

Xi diris, ke la ĉina-usonaj rilatoj, kiuj estas la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, devus esti perceptita kaj antaŭvidita en la vasta kunteksto de la mondaj ŝanĝiĝoj nevideblaj dum jarcento, kaj ke ĝi devus disvolviĝi en maniero, kiu profitigas la du popolojn kaj plenumas la respondecon pri homa progreso.

Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono neniam estis glata navigado dum la pasintaj 50 jaroj kaj pli, kaj ke ĝi ĉiam alfrontas diversajn problemojn. Tamen ĝi daŭre moviĝis antaŭen inter tordoj kaj turnoj.

Xi diris: “Por du grandaj landoj kiel Ĉinio kaj Usono, turni la dorson unu al la alia ne estas elekto. Estas nereale, ke unu flanko konvertu la alian. Kaj konflikto kaj konfrontiĝo havas neelteneblajn sekvojn por ambaŭ flankoj.”

Xi substrekis sian konsekvencan opinion, ke konkurenco de grandaj landoj ne estas la domina tendenco de nunaj tempoj kaj ne povas solvi la problemojn, kiujn alfrontas Ĉinio, Usono, eĉ la tuta mondo. Xi diris: “La Tero estas sufiĉe granda por ke la du landoj sukcesu, kaj la sukceso de unu lando estas ŝanco por la alia.”

Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono devus aspiri novan perspektivon kaj kune masoni kvin kolonojn por ĉina-usonaj rilatoj.

Unue, kune disvolvi ĝustan percepton. Ĉinio konstante engaĝiĝas por havi stabilan, sanan kaj daŭrigeblan rilaton kun Usono. Samtempe Ĉinio havas interesojn, kiujn oni devas protekti, principojn, kiuj devas esti subtenataj, kaj ruĝajn liniojn, kiujn oni ne devas transpasi.

Due, kune administri malkonsentojn efike. Malkonsentoj ne estu abismo, kiu tenas la du landojn aparte. Anstataŭe, la du flankoj devus serĉi manierojn konstrui pontojn por helpi ilin marŝi unu al la alia. Estas grave, ke ili respektu reciproke la principojn kaj ruĝajn liniojn, kaj sin detenu de nekonstanta, ŝanĝiĝema, provokema ago.

Trie, kune antaŭenigi reciproke utilan kunlaboron. Ĉinio kaj Usono havas larĝajn komunajn interesojn en larĝaj aspektoj, inkluzive de tradiciaj kampoj kiel ekzemple la ekonomio, komerco kaj agrikulturo, same kiel emerĝantaj kampoj kiel ekzemple klimatŝanĝo kaj artefarita inteligenteco (AI).

Kvare, kune surŝultrigi respondecojn kiel ĉefaj landoj. La problemoj alfrontataj de la homa socio ne povas esti solvitaj sen kunlaboro inter grandaj landoj. Ĉinio kaj Usono devus starigi ekzemplon, plifortigi kunordigon kaj kunlaboron pri internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj liveri pli da publikaj bonoj por la mondo.

Kvine, kune antaŭenigi interhomajn interŝanĝojn. La du flankoj devas pliigi rektajn flugojn, antaŭenigi turisman kunlaboron, plivigligi lokajn interŝanĝojn, plifortigi edukan kunlaboron kaj kuraĝigi kaj subteni pli grandajn interagojn kaj komunikadon inter siaj popoloj.

Xi klarigis la principan pozicion de Ĉinio pri la demando de Tajvano. Li montris, ke la tajvana demando ankoraŭ estas la plej grava kaj plej sentema afero en rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio prenas serioze la pozitivajn deklarojn faritajn de Usono en la kunveno en Balio. La usona flanko devus fari verajn agojn por honori sian devontigon, ne subtenante “tajvanan sendependecon”, ĉesi armi Tajvanon kaj subteni pacan reunuiĝon de Ĉinio. Ĉinio realigos reunuiĝon, kaj tio estas nehaltigebla.

Biden diris, ke li aprezas sian konversacion kun Xi, ĉar li opinias, ke estas plej grava, ke la du gvidantoj klare komprenas unu la alian, aldonante, ke ili devas certigi, ke konkurenco ne fariĝu konfliko kaj devas administri konkurencon respondece.

Biden diris, ke la ŝlosilaj tutmondaj defioj alfrontataj de la du landoj, de klimatŝanĝiĝo al kontraŭnarkotiko kaj artefarita inteligenteco, postulas komunajn klopodojn de ambaŭ flankoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree