Xi emfazas rolon de homoj en ĉina-usonaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2023-11-16 14:56:21

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis la rolon de homoj en ĉina-usonaj rilatoj ĉe bonveniga bankedo en San-Francisko merkrede.

Xi diris, ke la fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas metita de la popoloj, emfazante, ke la pordo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estis malfermita de la popoloj, la rakontoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas skribitaj de la popoloj, kaj la estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estos kreita de la popoloj.

“Ni devus konstrui pli da pontoj kaj pavimi pli da vojoj por interagoj inter homoj. Ni ne devas starigi barojn aŭ krei malvarmigan efikon”, Xi diris.

Xi diris ankaŭ, ke li kredas, ke la pordo de ĉina-usonaj rilatoj ne povas esti fermita, kiam ĝi estis unufoje malfermita, kaj la afero de ĉina-usona amikeco ne povas esti survoje haltigita, kiam ĝi estis unufoje komencita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree