Ĉina prezidanto donis skriban prelegon al Komerca Pintkunveno de APEK
Ĝoja Publikigita: 2023-11-17 06:06:16

Ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis skriban prelegon kun la titolo Plene kunlaboru kun unuanimeco, kunsolvu defiojn kaj skribu novan ĉapitron de azi-pacifika kunlaboro en Komerca Pintkunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) ĵaŭde antaŭtagmeze laŭ la loka tempo en San-Francisko, Usono.

Xi montris, ke antaŭ tridek jaroj laŭ tendenco de la epoko, nome paco kaj disvolvo, gvidantoj de la azi-pacifika regiono okazigis la unuan neoficialan konferencon de gvidantoj de la APEK, akcelante la azi-pacifikan disvolvon kaj ekonomian tutmondiĝon sur la rapidan vojon kaj utiligante Azi-Pacifikon esti centro de la monda ekonomia kreskado kaj ankro de stabiligo de monda disvolvado. De la lastaj tridek jaroj ni tenas malferman regionismon, estas malfermaj kaj inkluzivemaj, venkas malfortaĵojn lernante unu de aliaj la fortaĵojn, faras interŝanĝojn, donas fokuson al disvolvo, kreis “manieron de la APEK”, nome esti sendependaj, memvolaj, atingi unuanimecon per intertraktado kaj laŭgrade agadi, kaj plivastigis la spiriton de partnereco, nome harmonie kunekzisti kun diferencoj, serĉi samojn kaj konservi malsamojn, kaj la eksterordinara procezo de azi-pacifika kunlaboro donis al ni profundajn inspirojn.

Xi substrekis, ke la mondo eniras en novan periodon de tumulto kaj reformo, la direkto de la azi-pacifika kunlaboro en la sekvaj tridek jaroj fariĝis la epoka demando antaŭ ni. Ni devas konservi la originan aspiron de la APEK kaj akceli restarton de la azi-pacifika kunlaboro.

Xi diris, ke ni devas komune protekti la celon kaj principon de la Ĉarto de UN, persisti en dialogo anstataŭ antagonismo, persisti en kontaktado de landoj kiel partneroj, sed ne aliancanoj, kaj protekti prosperon kaj stabilecon de la azi-pacifika regiono. Ni devas persisti en malferma regionismo, firme akceli procezon de azi-pacifika liberkomerca zono, stimuli kunagadon kaj kunfandiĝon de diverslandaj ekonomioj kaj konstrui azi-pacifikan ekonomion kun kunlaboro kaj komuna gajno. Ni devas antaŭenigi diĝitan, artefaritan kaj verdan transformon, fortigi scienc-teknikan renovigon kaj turnon de fruktoj, kaj progresigi profundan kunfandiĝon de cifereca ekonomio kaj fizikaj ekonomioj. Ni mano en mano plibonigos mondan scienc-teknikan administradon kaj kreos scienc-teknikan disvolvan medion malferman, senpartian, justan kaj nediskriminacian.

Xi substrekis, ke de la kuranta jaro ĉina ekonomio kontinue releviĝas kaj pliboniĝas kaj altkvalita disvolvo firme marŝas antaŭen. Ĉinio ankoraŭ estas la plej granda motoro de monda kreskado kaj havas sisteman avantaĝon de socialisma merkata ekonomio, avantaĝon de supere grandskala merkata bezono, provizan avantaĝon de perfekta kompleto de industrioj kaj talentulan avantaĝon de amaso da bonkvalitaj laborantoj kaj entreprenistoj. Ne ŝanĝiĝos la baza tendenco de longtempa pliboniĝo de ĉina ekonomio, ni havas fidon, pli multe havas kapablon realigi longtempan stabilan disvolvon, kaj kontinue donas novan movforton kaj novan oportunon al la mondo per ĉina nova disvolvo. Kaj la deirpunkto kaj celloko de modernigo kun ĉinaj trajtoj estas, ke pli ol 1,4 miliardoj da ĉinoj havu pli belan vivon. Tio signifas por la mondo pli vastan merkaton kaj senprecedencan kunlaboran oportunon, ankaŭ metas fortan movforton al monda modernigo. Xi ankaŭ bonvenigas mondajn rondojn ekonomiajn kaj industriajn aktive partopreni en la procezo de la ĉina modernigo kaj kundividi grandajn oportunojn de ĉina altkvalita disvolvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree