Vespere de la 15-a de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al komuna bonveniga bankedo de usonaj amikaj grupoj kaj donis paroladon.
Xi montris, ke ni troviĝas en la epoko plena de defioj kaj ŝanĝoj, ankaŭ la epoko plena de espero. La monda estonteco bezonas kunlaboron de Ĉinio kaj Usono. Kaj kunlaboro kaj komuna gajno estas tendenco de disvolvado de la epoko, ankaŭ la fono, kiun la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono devas havi. Ĉeestantoj pli ol dekfoje varme aplaŭdis longtempe la gravan paroladon de prezidanto Xi.