Xi ĉeestis la neoficialan dialogon de APEK-gvidantoj kun gastoj kaj labortagmanĝon
Ema Publikigita: 2023-11-17 09:38:51

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la neoficialan dialogon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kun gastoj kaj la labortagmanĝon en San-Francisko ĵaŭde tagmeze.

Xi montris, ke daŭrigebla disvolvo estas la "ora ŝlosilo" por solvi aktualajn problemojn de la tuta mondo. En la lastaj jaroj, la APEK profunde efektivigis la Perspektivojn de Putrajaya 2040 kaj vigle plenumis la Bangkok-Celojn pri Bio-Cirkulara-Verda Ekonomio por fari pozitivajn kontribuojn al tutmonda verda kaj daŭrigebla kresko. En la nunaj cirkonstancoj, ni devas plu koncentri konsenton, kunordigi agadon kaj injekti pli grandan impulson al la kaŭzo de tutmonda daŭrigebla evoluigo.

Xi emfazis, ke Ĉinio profunde efektivigas la koncepton de nova disvolvado, antaŭenigas la ampleksan verdan kaj malaltkarbonan transformadon de la ekonomio kaj socio, kaj daŭre kontribuas al la komuna konstruado de tutmonda hejmo, kie la homo kaj la naturo harmonie kunvivas. Ĉinio antaŭenigas la Iniciaton pri Verda Zono kaj Vojo kaj daŭre profundigas kunlaboron en verda infrastrukturo, verda energio, verda transportado kaj aliaj kampoj, kaj subtenas evoluantajn landojn levi siajn kapablojn per speciala fonduso de sud-suda kunlaboro por klimata ŝanĝiĝo. Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj partioj por fari pli grandajn kontribuojn por konstrui tutmondan disvolvan komunumon kaj krei puran kaj belan mondon.

La kunveno estis prezidita de usona prezidanto Biden kaj la temo estis "Daŭrigebleco, Klimato kaj Justa Tranformo de Energio".

Wang Yi ĉeestis la kunvenon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree