Xi renkontiĝis kun bruneja sultano Hassanal
Ema Publikigita: 2023-11-17 10:47:08

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun bruneja sultano Hassanal ĵaŭde posttagmeze en San-Francisko, Usono.

Xi diris, ke li tre ĝojas renkontiĝi kun bruneja sultano. En la sama tempo pasintjare, ili renkontiĝis en la Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK en Bangkoko, Tajlando.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Brunejo havas multjaran tradician amikecon, ili estas amikaj najbaroj trans la maro kaj bonaj partneroj, kiuj fidas kaj subtenas unu la alian. Dum la pasintaj 30 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj de la du landoj, la du flankoj senĉese profundigis politikan reciprokan konfidon, aktive komunikis pri disvolvaj strategioj, atingis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro en diversaj kampoj kaj konservis bonan kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. Ili starigis ekzemplon de egala traktado, kungajna kaj reciproka profito inter grandaj kaj malgrandaj landoj, kaj ankaŭ faris pozitivajn kontribuojn al paco, stabileco, disvolvado kaj prospero de la regiono.

Ĉijare estas la 5a datreveno de la starigo de strategia partnereco inter Ĉinio kaj Brunejo. En estonteco Ĉinio volas kunlabori kun Brunejo por antaŭenigi la pluan novan disvolvadon de la dulandaj rilatoj, daŭre pluigi altkvalitan kunlaboron en kuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj alporti pli da avantaĝoj al la dulandaj popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree