Xi renkontiĝis kun japana ĉefministro Fumio Kishida
Ema Publikigita: 2023-11-17 11:12:16

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Fumio Kishida ĵaŭde posttagmeze en San-Francisko de Usono.

Xi diris, ke li tre feliĉas denove renkontiĝi kun la japana ĉefministro Fumio Kishida. En novembro de la pasinta jaro, ili renkontiĝis dum la kunveno de APEK en Bangkoko, interŝanĝis opiniojn pri la strategiaj kaj direktaj aferoj de la dulandaj rilatoj kaj havigis al si iujn komunajn ideojn, kiuj estas gravaj.

Ĉijare estas la 45a datreveno de la subskribo de la Traktato de Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. La traktato leĝoforme starigis la ĝeneralan direkton de paco, amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio, emfazis oponadon al hegemonismo kaj fariĝis mejloŝtono en la historio de la dulandaj rilatoj. Dum la pasintaj 45 jaroj, sub la gvidado de la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, inkluzive de la traktato, la dulandaj rilatoj spertis altiĝon kaj malaltiĝon, sed ĝenerale konservis la direkton de disvolvado, alportis bonojn al la dulandaj popoloj, kaj ludis pozitivan rolon en la akcelo de regiona paco, disvolvado kaj prospero.

Nuntempe, la internacia situacio estas kompleksa kaj kaosa, kaj riskoj kaj defioj aperas unu post la alia. Paca kunvivado, ĉiama amikeco, reciproke kungajna kunlaboro kaj komuna disvolvado estas la ĝustaj direktoj, kiuj konformas al la esencaj interesoj de la dulandaj popoloj. Ambaŭ flankoj devas kapti la ĝeneralan tendencon de la historio, sekvi la fluon de la epoko, koncentriĝi sur komunaj interesoj, ĝuste trakti diferencojn, observi la principojn fiksitajn en la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, reaserti la pozicion de la rilatoj pri strategia reciproke kungajno kaj doni al ĝi novan signifon, kaj klopodi por konstrui la ĉina-japanajn rilatojn laŭ la postuloj de la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree