Prezidanto Xi intervidiĝis kun perua prezidento
Selena Publikigita: 2023-11-17 04:25:31

Ĵaŭde antaŭtagmeze laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun perua prezidento Dina Boluarte en San-Francisko, Usono.

Xi diris, ke li tre ĝojas konatiĝi kun prezidentino. Peruo estas grava lando en Sud-Ameriko kaj ankaŭ estas unu el la latinamerikaj landoj, kiuj establis la diplomatiajn rilatojn kun Popola Respubliko de Ĉinio. Ĉijare estas 10a datreveno de la starigo de ĉiuflanka strategia partnereco inter Ĉinio kaj Peruo. En la pasintaj dek jaroj, la du flankoj akiris rimarkindan atingon. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Peruo, kaj Peruo fariĝis la dua investa celloko de Ĉinio en Latin-Ameriko, komuna konstruado de la du landoj en la Zono kaj Vojo estas rapida kaj stabila. Kunlaboro de la du landoj akcelas respektivan disvolviĝon kaj prosperon, kio efektive profitigis la du popolojn.

En la nova situacio, disvolvo de la dulandaj rilatoj ne nur favoras al komunaj interesoj de la du landoj kaj komunaj deziroj de la du popoloj, sed ankaŭ havas gravan signifon por protekti sanan kaj stabilan disvolviĝon de la azi-pacifika ekonomio kaj konstrui malferman mondan ekonomion. Ĉinio subtenas Peruon gastigi neoficialan kunvenon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en 2024 kaj volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunordigon kun Peruo por antaŭenpuŝi la organizon akiri novan atingon kaj fari novan kontribuon por revigligo kaj longedaŭra disvolviĝo de la azi-pacifika ekonomio kaj konstruo de la komunumo de komuna estonteco en Azi-Pacifiko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree