Prezidanto Xi renkontiĝis kun ĉefministro de Fiĝioj
Lucia Publikigita: 2023-11-17 03:38:40

Ĵaŭde laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĉefministro de Fiĝioj Sitiveni Rabuka en San-Francisko.

Xi diris, ke estas plezuro renkonti sinjoron ĉefministron. En la 1990-aj jaroj, kiam vi estis ĉefministro de Fiĝioj, vi vizitis Ĉinion kaj faris pozitivajn kontribuojn por antaŭenigi la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj. Mi esprimas mian admiron tion Xi diris.

Fiĝioj estas pacifika insula lando, kiu la unua establis la diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko.

Antaŭ kelkaj tagoj, ni festis la 48-an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj. Dum la pasinta duonjarcento, la rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj eltenis la provon de sortoŝanĝoj en la internacia situacio kaj havis grandan disvolvon, antaŭenigante regionajn pacon, stabilecon kaj prosperon. Ĉinio rigardas Fiĝiojn kiel bonan amikon kaj bonan partneron inter la landoj de la "Tutmonda Sudo" kaj ĉiam subtenas la disvolvan vojon sendepende elektitan de la fiĝia popolo, subtenas Fiĝiojn por atingi naciajn disvolvadon kaj revigliĝon, kaj subtenas Fiĝiojn por ludi pli grandan rolon sur la internacia kaj regiona scenejoj.

En la lastaj jaroj, grandaj ŝanĝoj okazis en Ĉinio kaj la mondo, tamen restas senŝanĝa la ĉina ekstera politiko de egaleco por ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj kaj ankaŭ la amikeco de la ĉina popolo kun la fiĝia popolo. Xi diris, ke sub la nova situacio, li pretas kunlabori kun la ĉefministro por daŭre antaŭenigi la sanan kaj stabilan disvolvon de la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Fiĝioj kaj alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree