Ĉina-usona Amika Dialogo pri Interpopola kaj Kultura Interŝanĝo okazis en San-Francisko
Ema Publikigita: 2023-11-17 17:22:25

La 16an de novembro en San-Francisko, Usono, okazis la Ĉina-usona Amika Dialogo pri Interpopola kaj Kultura Interŝanĝo, kunorganizita de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj la Asocio de Interŝanĝaj Junuloj kaj Studentoj de Usono kaj Ĉinio.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), Sarah Lande, eksa membro de la Iovaa Komitato por Amikaj Ŝtatoj/Provincoj, John Easterbrook, la nepo de generalo Stilwell kaj, Elyn MacInnis, la ĉefesploristo ĉe la Kuliang-a Turisma kaj Kultura Asocio ĉeestis la eventon kaj faris paroladon. Ankaŭ usonaj amikaj homoj kaj grupoj partoprenis la okazon.

Shen diris, ke la renkontiĝo inter la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono en San-Francisko altiris la tutmondan atenton. San-Francisko certe fariĝos nova deirpunkto por stabiligi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Laŭ Xi, la espero de ĉina-usonaj rilatoj kuŝas en la popolo, la fundamento kuŝas en la popolo, la estonteco kuŝas en la junularo, kaj la vigleco kuŝas en la lokoj. Por bone disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, ni devas kunigi la forton de ĉiuj partioj. Nuntempe Ĉinio kaj Usono starigis 284 ĝemelajn provincoj/ŝtatojn kaj urbojn. La amikeco inter la du popoloj ne nur transiras kontinentojn, sed ankaŭ eltenis la provon de la tempo. La amikaj interŝanĝoj inter la du popoloj havas longan historion kaj estas ĉiamdaŭraj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree