Xi Jinping renkontis meksikan prezidenton
Ĝoja Publikigita: 2023-11-17 03:55:49

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontis meksikan prezidenton Andres Manuel Lopez Obrador ĵaŭde antaŭtagmeze laŭ la loka tempo en San-Francisko, Usono.

Xi diris, ke mi tre ĝojas konatiĝi kun s-ro prezidento. Antaŭ dek jaroj mi vizitis Meksikon kaj donis al mi profundan impreson la brilaj kaj longtempaj historio kaj kulturo kaj la varma gastama popolo de via lando. En la lastaj pli ol kvin jaroj ekde via regado, s-ro prezidento gvidis la meksikajn registaron kaj popolon preni firman decidon por progreso kaj disvolvo kaj fari reformadon, kaj akiris gravajn atingojn en la disvolva procezo de la lando, kaj pro tio mi esprimas gratulon al vi. Antaŭnelonge, meksikaj marbordaj lokoj de Pacifiko suferis uraganon, kio kaŭzis seriozajn morton kaj vundon de homoj kaj perdon de posedaĵoj, mi refoje esprimas kondolencon al vi. La ĉina flanko alte atentas bezonon de Meksiko pri aĉetado de materialoj kontraŭ la katastrofo kaj rilataj administraj fakoj jam urĝe helpis la meksikan flankon kontakti kun ĉinaj entreprenoj por aĉetado. Mi kredas, ke sub la firma gvidado de vi kaj la meksika registaro, popolanoj en la katastrofejo certe kiel eble plej frue rekomencos normalan vivon kaj rekonstruos sian hejmlokon. La amikeco inter Ĉinio kaj Meksiko pasigis venton kaj pluvon kaj fariĝis pli kaj pli solida sekve de paso de tempo. En la lasta jaro ni solene celebris la 50-an datrevenon de la establigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj kaj la kuranta jaro markas la 10-an datrevenon de la starigo de ĉiuflanka strategia partnereco de Ĉinio kaj Meksiko. Mi alte atentas disvolvon de la rilatoj kun Meksiko kaj volas kune kun vi daŭrigi la duonjarcentan amikecon kaj gvidi la dulandajn rilatojn sur novan ŝtupon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree