Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) persistu en renovigo, malfermo, verda disvolvo, inkluzivemo kaj reciproka profito por antaŭenigi regionan disvolvadon.
Xi faris la rimarkojn en sia prelego al la neoficiala kunveno de ekonomiaj gvidantoj de APEK vendrede laŭ la loka tempo en San-Francisko, Usono.
Xi diris, ke Ĉinio ĉiam sin dediĉas al paca disvolvado, aldonante, ke la disvolvado fundamente celas havigi al la ĉina popolo bonan vivon, ne anstataŭi iu ajn alian.
Xi menciis, ke la kuranta jaro markas la 45-an datrevenon de ĉina reformado kaj malfermo.
Xi diris, "Ni strebos al altkvalita disvolvado kaj malfermo. Ĉina modernigo povas helpi kontribuon al modernigo de la mondo en la nova epoko."
Xi alvokis komunajn klopodojn por ke azi-pacifika kunlaboro akiru pli fruktodonajn rezultojn kaj konstruu aliajn orajn 30 jarojn de azi-pacifika kunlaboro.