Ekskluziva intervjuo al tajlanda princino Sirindhorn
Pluveta Publikigita: 2023-11-19 11:17:31

Tajlanda princino Maha Chakri Sirindhorn, gajninto de Ordeno de Amikeco, akceptis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo. Tiu tajlanda princino, kiu havas intiman ligon kun Ĉinio, insistas pri intervjuado en la ĉina lingvo. "Ŝati Ĉinion, ŝati ĉinojn", ofte sonas sur ŝiaj lipoj. Ŝi komprenas Ĉinion, estas proksima al Ĉinio, aktive disvastigas la ĉinan kulturon kaj persone skribas, ke "la frateco inter Ĉinio kaj Tajlando daŭros eterne." Dum la 50 vizitoj al Ĉinio en la pasintaj 42 jaroj, ŝi ŝanĝiĝis de la "princino-fratino" en la buŝo de la infanoj al la "princino-onklino" kaj poste al la "princino-avino". Restas senŝanĝa la forta amikeco inter Ĉinio kaj Tajlando kiel unu familio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree